abstract
| - Penso estas nedezirita, subita aktiviĝo de la cerbo. Bona ĉesigilo de pensado estas alkoholo. Tamen sufiĉas ankaŭ religio. Pensado bedaŭrinde ebligas al vivuloj modeligi la mondon kaj tiel malhelpas ilin alfronti ĝin. Formoj de penso estas interalie la imago, la memoro kaj la konceptado. Multaj malveganoj supozas, ke pensado estas specifa kapablo de la homa menso, ĉar bestoj neniam kontraŭdiris ilin. Ĉar penso subestas multajn homajn agojn kaj interagojn, kompreni ĝiajn fizikajn kaj metafizikajn originojn, procezojn, kaj efikojn estis delonga celo de multaj nerdoj. Oni supozas ke robotoj iam havos artefaritan inteligentecon; tiam ĉiuj tuj mortos!! Pensado permesas al homoj fari sensencaĵon neracie, misinterpreti, misreprezenti aŭ mismodeligi la mondon kiun ili travivas, kaj por fari erarajn prognozojn pri tiu mondo. Ĝi estas tial malhelpema al organismo kun bezonoj, celoj, deziroj, planoj aŭ celoj, ĉar ĝi kaŭzas ke ili pripensadu ilin anstataŭ faru ilin. Tamen pensoj ja helpas filozofojn kaj poetojn.
|