rdfs:comment
| - En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l' Ecole Polytechnique“, li legis libron pri Leibniz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de internacia kompreniĝo, tiom pli ke li estis poligloto. Li aliĝis al Esperanto en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo) kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Zamenhof, li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li
|
abstract
| - En 1893 li verkis francan libron, kie li antaŭvidis ne mallongan, sed kvarjaran militon, kiu unuigos la batalantajn popolojn. En 1894 li eksiĝis kaj sin dediĉis al la propagando de paco per franca-germana akordo, kaj al la defendo de la „Rajtoj de la homo“. En 1879, lernanto en „l' Ecole Polytechnique“, li legis libron pri Leibniz kaj de tiu momento ne ĉesis pripensi la problemon de internacia kompreniĝo, tiom pli ke li estis poligloto. Li aliĝis al Esperanto en 1889 (la tria aliĝinto en Francujo) kaj dum multaj jaroj propagandis per parolo kaj verkoj. La 31 marto 1900 li faris paroladon, post kiu fondiĝis la Pariza grupo, kiun li prezidis. Sed tuj ĉe la komenco li deziris perfektigojn kaj korektojn, kaj post la rifuzo de Zamenhof, li daŭrigis sian porreforman agadon, „al kiu, li diras, li fine altiris de Beaufront, unue timigitan“. Li partoprenis en la laboro de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia (1907) kiel anstataŭanto de [[%C3%89mile_Boirac|Émile Boirac]]. Iom post iom li deturnis sin de Esperanto, kaj kiam la komisiono elektita de la Delegacio finis sian laboron (1913), li definitive adoptis la reformitan sistemon "Ido". En la 1930-aj jaroj li reĵetis eĉ la ideon de planlingvo. Li redaktis ,Espero Pacifista' (1905-1908). Krom multaj artikoloj kaj kelkaj broŝuroj en Esperanto precipe pri paco kaj malarmo, li verkis ,La question de la langue internationale et sa solution par l' Espéranto', 1897. ,Pri la elparolado de Esperanto', 1907. Traduko de Tristan Bernard: ,Angla lingvo sen profesoro', komedieto, 1907. Traduko de About: ,La Rego de la Montoj', 1909, ,Pri la transskribo de la propraj nomoj en Esperanto', 1910. Membro de la Lingva Komitato 1905-12. (Surbaze de la artikolo de Louis BASTIEN en Enciklopedio de Esperanto).
|