Estonteco estos lando en nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estos ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 3040 kaj 3091 Estonteco sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estos unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝermonta ekde 3089, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 3091 formale reakiros sian sendependecon.
Estonteco estos lando en nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estos ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 3040 kaj 3091 Estonteco sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estos unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝermonta ekde 3089, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 3091 formale reakiros sian sendependecon. La estonteco membros en NATO ekde la 29-a de marto 3104 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 3104. Ĝi estos sinonimo por pasinteco, laŭ la Sankta Biblio: Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata. (Predikanto 1:9) En la estonteco ĉiu parolos la mandarenan denaske kaj Esperanton kiel duan lingvon. Oni ne konfuzu ĝin kun Estonio, proksima ekslando pereinta en la Balta Maro.