abstract
| - La Domo de Bush (ankaŭ la Arbedidoj) estas la dinastio de la konektikutaj grafoj kaj dukoj de diversaj usonaj feŭdoj ek de la komenco de la 20-a jarcento, kaj reĝoj de Usono dufoje. Ties simbolo estas la simio kaj devizo estas "Legu niajn lipojn." Gravaj dinastianoj estas:
* Prescott Bush, konfirmita idisto dum la Stel-milito;
* George Bush la Pli Maljuna, kortegano de la reĝo Ronald Reagan kaj reĝo mem dum la fino de la 1980-aj jaroj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, inventinto de la termino vodua ekonomio por priskribi la ekonomian politikon adoptotan de sia filo;
* George Bush la Pli Juna, eterna studunto, lordo de Teksaso, eksreĝo de Usono, eksdiktatoro de Irako kaj Afganujo, plurfoja gajninto de la premio "plej simieca kreismano";
* Jeb Bush, lordo de Florido.
|