abstract
| - Carmel MALLIA (naskiĝis en 1929) estas malta esperantisto. Mallia esperantistiĝis en 1960. Li akiris la altgradan diplomon en Esperanto de la Brita Esperanto-Asocio. Li verkas en Esperanto kaj en la lingvoj: malta, angla kaj franca; li krome verkis poemojn en la itala. Li verkis en la malta 4 historiajn romanojn kaj diversajn poemarojn. Eseisto kaj en la malta kaj en Esperanto. Multjara kunlaboranto de la revuo Monato. Prezidanto de la Malta Esperanto-Societo, membro-fondinto de EVA, membro-fondinto de la Internacia Naturkuracista Asocio, membro-delegito de UEA, akademiano. Li prelegis pri la malta historio en la UK en Pollando (1987), en la UK de Montpeliero (1998) kaj en la ekumena kongreso IKUE-KELI en Rimini (2003) pri la malta pastro-poeto Dun Karm. Li doktoriĝis pri literaturo, naturkuracado kaj bibliaj studoj; B.A. (Hons) de la londona universitato pri la franca lingvo; studis filozofion en Francujo. Krom kvar historiaj romanoj en la malta ankoraŭ ne publikigitaj, kaj krom tri maltaj originalaj poemaroj, kaj poemaroj en la franca kaj en la angla,
|