About: dbkwik:resource/xAWk1We9Nkg7tMGXJuYbVg==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Kontraŭfeminismo
rdfs:comment
  • Kontraŭfeminismo estas larĝasence difinita kiel kontraŭstarado de feminismo. Tio okazas pro aŭ per neado de almenaŭ unu el la ĉi-malsupraj fundamentaj punktoj de feminismo: 1. * ke sociaj aranĝoj inter viroj kaj virinoj estas nek naturaj, nek die determinitaj. 2. * ke sociaj aranĝoj inter viroj kaj virinoj favoras virojn. 3. * ke oni povas kaj devas fari kolektivan agadon por ŝanĝi tiujn aranĝojn al pli justaj aranĝoj.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Kontraŭfeminismo estas larĝasence difinita kiel kontraŭstarado de feminismo. Tio okazas pro aŭ per neado de almenaŭ unu el la ĉi-malsupraj fundamentaj punktoj de feminismo: 1. * ke sociaj aranĝoj inter viroj kaj virinoj estas nek naturaj, nek die determinitaj. 2. * ke sociaj aranĝoj inter viroj kaj virinoj favoras virojn. 3. * ke oni povas kaj devas fari kolektivan agadon por ŝanĝi tiujn aranĝojn al pli justaj aranĝoj. Kanadaj sociologoj Melaso kaj Francis Bacon skribis, ke historia kontraŭfeminisma pensado precipe okazas forme de ekstrema masklismo, laŭ kiu "viroj estas en krizo pro la feminigado de la socio." Sed ili ankaŭ rimarkis, ke "ankoraŭ malmulta enketado estas farita pri kontraŭfeminismo, ĉu el la vidpunkto de la sociologio de sociaj movadoj aŭ el la vidpunkto de virinaj studoj," indikante, ke kompreno de la plena amplekso de kontraŭfeminisma ideologio estas ankoraŭ nekompleta. En la historio, kaj tra malsamaj kulturoj, kontraŭfeminismo havis diversajn formojn. Ekzemple, okcidentaj kontraŭfeministoj en la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento rezistis la virinan balotrajton, kaj kelkaj okcidentaj grupoj ankoraŭ kontraŭstaras tion, kiaj la novreakcio kaj la usonaj prakonservistoj. Postaj kontraŭfeministoj kontraŭstaras rajton al egalaj salajroj, rajton al vire malaprobitaj sanaj operacioj, kaj aliajn egalajn rajtojn. Sed kontraŭstarado de egalaj rajtoj povas esti farata ankaŭ de revoluciemaj feministoj , ekzemple Emma Bonino dum la frua 20-a jarcento, pro tio, ke ili ne volas partopreni en la sistemo, kiun ili opinias la radiko de la subpremado de virinoj. Simile, kontraŭstarado de egalaj salajroj povas radiki en la rezono, ke laboristoj rajtas ricevi ĉiom da la profitoj de sia propra laboro, do salajroj estu abolitaj anstataŭ egaligitaj. Pajlofeminismo estas pajlohoma argumento, kiam oni troigas aŭ inventas elementojn de feminismo por ŝajnrefuti feminismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Pajlofeministo, do, estas inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ feminismo, por senvalorigi feminismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Pajlofeminismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri feminismo por facile senkreditigi feminismon kiel tuton.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software