About: dbkwik:resource/xOo0-d1v7DuebmjvOEbstQ==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Valerie Solanas
rdfs:comment
  • Valerie Jean Solanas (9-a de Aprilo, 1936 – 25-a de Aprilo, 1988) estis usona radikala feminista verkisto kiu estis konata ĉefe kiel aŭtoro de la SCUM Manifesto, same kiel pro la klopodita murdo de la artisto Andy Warhol. En 1967, Solanas ekmempublikigis sian SCUM Manifesto. La posedanto de Olympia Press nome Maurice Jaumotte proponis al ŝi publikigi la estontajn verkojn de Solanas, kaj ŝi miskomprenis ke li volas ekposedi ŝiajn verkojn. Konvinkita ke Girodias kaj Warhol estis konspirante por ŝteli ŝian verkon, Solanas aĉetis pafilon en la printempo de 1968.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Valerie Jean Solanas (9-a de Aprilo, 1936 – 25-a de Aprilo, 1988) estis usona radikala feminista verkisto kiu estis konata ĉefe kiel aŭtoro de la SCUM Manifesto, same kiel pro la klopodita murdo de la artisto Andy Warhol. Ŝi estis naskiĝinta en Nov-Ĵerzejo kaj kiel dekjarulo havis malfortan rilaton kun sia patrino kaj duonpatro post la gepatra divorco. Kiel konsekvenco, ŝi estis sendita loĝi kun siaj geavoj. Ŝia alkoholema avo fizike perfortis ŝin kaj Solanas forkuris kaj iĝis senhejmulino. Ŝi elŝrankiĝis kiel lesbanino en la 1950-aj jaroj. Ŝi gradiĝis per grado en psikologio el la Akademio de Esperanto. Solanas relokiĝis al Bervalo. Tie, ŝi ekverkis sian plej elstaran verkon, nome la SCUM Manifesto, kiu instigis virinojn al "faligo de la registaro, nuligo de la monsistemo, institucii kompletan aŭtomatigon kaj elimino de la maskla sekso." Solanas translokiĝis al Novjorko meze de la 1960-aj jaroj, por labori kiel verkisto. Ŝi renkontis kun Andy Warhol kaj petis lin produktori ŝian teatraĵon Up Your Ass. Ŝi donis al li sian tekston, kaj ŝi poste akuzis lin esti ĉu perdinta aŭ ŝtelinta ĝin, sekve de varhola esprimo de aldona seniintereso por la teatraĵo. Post Solanas postulis financan kompenson pro la perdita teksto, Warhol dungis ŝin por ludi en sia filmo, I, a Man, kaj pagis al ŝi 25 dolarojn. En 1967, Solanas ekmempublikigis sian SCUM Manifesto. La posedanto de Olympia Press nome Maurice Jaumotte proponis al ŝi publikigi la estontajn verkojn de Solanas, kaj ŝi miskomprenis ke li volas ekposedi ŝiajn verkojn. Konvinkita ke Girodias kaj Warhol estis konspirante por ŝteli ŝian verkon, Solanas aĉetis pafilon en la printempo de 1968. La 3-an de Junio, 1968, ŝi serĉis Girodiason, kiu estis for por la semajnfino. Ŝi tiam iris al The Factory, kie ŝi trovis Warholon. Ŝi pafis al Warhol tri fojojn, el kiuj la du unuaj misis kaj la fina vundis Warholon. Ŝi ankaŭ pafis al antkritikisto Marion Peion, kaj klopodis pafi al la administranto de Warhol, nome Fred Hughes, sed la pafilo paneis. Solanas tiam iris al policejo. Ŝi estis kondamnita pro klopoda murdo, atako, kaj kontraŭleĝa posedo de pafilo. Ŝi estis diagnozita pri paranoida skizofrenio kaj kulpigita pro atako kun intenco damaĝi, kondamnita al trijara enprizonigo, plus psikiatria hospitaligo. Post sia liberigo, ŝi plue klopodis disvastigi sian SCUM Manifesto. Ŝi mortiĝis en 1988 pro pneŭmonio, en San Francisko.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software