abstract
| - Kategorio:Familio Zamenhof Felix ZAMENHOF (6-a de novembro1868 en Bialystok – 9-a de decembro1933 en Varsovio) (esperantigo Felikso ZAMENHOF, uzis pseŭdonimon FeZ aŭ Zef; laŭ iuj indikoj origine nomiĝis Fabian kaj lia mortojaro iom malsamas de la ĉi-suba) estis pola farmaciisto kaj frato de L. L. Zamenhof. Estis varmkora amiko de la orfoj. Unu el la unuaj en la familio de Z, kiu lernis E-n. Kiel juna knabo li konatiĝis kun la ideo de sia frato, do la aŭtoro de E havis iun, kun kiu li povis konversacii en la nova lingvo. F. Z helpis ankaŭ al la disvastigo de la Unua Libro, post ties aperigo okupiĝis pri la administra flanko de la afero: li pakis, adresadis kaj dissendadis la broŝuron laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Partoprenis la lokan kiel ankaŭ la int. movadon dum sia tuta vivo. Ĉeestis multajn UK-jn, estis ano de ICK. Ekde la unuaj jaroj li laboris sur la literatura kampo kaj jam en „La E-isto“ (Nürnberg) aperis liaj versaĵoj. Poste ofte li aperigadis siajn originalajn - plejparte humorajn - versaĵojn, ĉefe en „La Revuo“, „Ondo de E“, „Pola E-isto“, L. M. Dediĉe al 1a UK en Boulogne, li verkis la poemon „La Homa Doloro“. Du poemoj ankaŭ en „Fund. Krestomatio“.
|