About: dbkwik:resource/xhhOQf_FXfzDPoJlpVjQJg==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Carl Støp-Bowitz
rdfs:comment
  • Carl STØP-BOWITZ [stepOvic] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997) estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS. Jam en 1935 Støp-Bowitz serĉis kunlaborantojn por planata "Zoologia vortaro Esperanta" (t.e. terminaro Esperanto - scienc-latina) (vd. la alvokon en La Praktiko 1935/4 (40), p. 7, 2a kol.). Zoologia kaj botanika nomenklaturoj dum multaj jardekoj interesis lin. Li tial "nature" ankaŭ fariĝis ĉefkunlaboranto pri zoologio de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970).
dcterms:subject
abstract
  • Carl STØP-BOWITZ [stepOvic] (naskiĝis la 8-an de decembro 1913, mortis la 1-an de novembro 1997) estis norvega zoologo, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), profesoro ĉe AIS. Støp-Bowitz eklernis Esperanton en 1928 per norvega radiokurso kaj perfektigis sin en kurso gvidata de Andreo Cseh en Norvegio du jarojn poste. Li estis estrarano de Klubo Esperantista en Oslo 1931–1947, prezidanto de Norvega Esperantista Ligo de 1947–1977. Ekde 1949 li estis membro de la Akademio de Esperanto, ekde 1956 komitatano de UEA, de 1974 ĝis 1980 vicprezidanto de UEA. Jam en 1935 Støp-Bowitz serĉis kunlaborantojn por planata "Zoologia vortaro Esperanta" (t.e. terminaro Esperanto - scienc-latina) (vd. la alvokon en La Praktiko 1935/4 (40), p. 7, 2a kol.). Zoologia kaj botanika nomenklaturoj dum multaj jardekoj interesis lin. Li tial "nature" ankaŭ fariĝis ĉefkunlaboranto pri zoologio de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970). Støp-Bowitz estis ofta preleganto ĉe la Internaciaj Someraj Universitatoj (ISU), kaj li multe verkis por Scienca Revuo, interalie pri zoologia nomenklaturo. Pri tiu ĉi temo li verkis ankaŭ libron en la norvega lingvo. Krome li kontribuis al Herolde de Esperanto, Norvega Esperantisto k.a. periodaĵoj. Støp-Bowitz estis Landa Delegito de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) por Norvegio ekde 1936 (kaj ĝis sia morto). La restarigo de tiu asocio post la dua mondmilito estas ĉefe lia merito, kaj li ankaŭ prezidis la asocion 1946–1949, sed poste retiriĝis en la vicprezidantecon. Tamen li kronis sian aktivecon por ISAE per dua prezidanta periodo, nome 1981–1996.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software