About: dbkwik:resource/yoz0NGHjxZynzjNzh13mAw==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Hispana Opo
rdfs:comment
  • Hispana Opo estas la nomo kiun ricevis kolektivo de junaj verkistoj en Hispanio fine de la okdekaj jaroj, kiu estas kelkfoje taksata kiel antecedento de la Ibera Skolo de literaturo en Esperanto. Ĉirkaŭ la jubilea jaro, 1987, opo da junaj esperantistoj, preskaŭ samaĝaj, geografie proksimaj, komencis renkontiĝi okaze de movadaj eventoj en Hispanio. Ili havis komunan trajton: krea agado kiu baziĝis sur majstrado de la esperanta lingvo kaj posedo de ties kulturo. Ili komencis influi sin reciproke kaj konscie aŭ senkonscie kreis kvazaŭ-skolon. En 1987 ili decidis kuneldoni manplenon de siaj verkoj, sub la nomo Pandemonio, danke al la helpo de mecenato Julio Herrero el Malago. La verko enhavas majstran prozon, etajn historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn, sciencajn artikolojn kaj
dcterms:subject
abstract
  • Hispana Opo estas la nomo kiun ricevis kolektivo de junaj verkistoj en Hispanio fine de la okdekaj jaroj, kiu estas kelkfoje taksata kiel antecedento de la Ibera Skolo de literaturo en Esperanto. Ĉirkaŭ la jubilea jaro, 1987, opo da junaj esperantistoj, preskaŭ samaĝaj, geografie proksimaj, komencis renkontiĝi okaze de movadaj eventoj en Hispanio. Ili havis komunan trajton: krea agado kiu baziĝis sur majstrado de la esperanta lingvo kaj posedo de ties kulturo. Ili komencis influi sin reciproke kaj konscie aŭ senkonscie kreis kvazaŭ-skolon. En 1987 ili decidis kuneldoni manplenon de siaj verkoj, sub la nomo Pandemonio, danke al la helpo de mecenato Julio Herrero el Malago. La verko enhavas majstran prozon, etajn historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn, sciencajn artikolojn kaj kelkajn poemojn. La Hispanan Opon formis aŭtoroj kiel Ricardo Felipe Albert Reyna, Alberto Franco, Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho), Francisko Ksavero Moleono (Francisco Javier Moleón), María José Quesada kaj Miguel Ángel Sancho. Dum la lastaj okdekaj kaj fruaj naŭdekaj jaroj kelkaj el ili dissemis sian beletron kaj konatigis sin tra la tuta esperantujo, gajnis lokajn kaj internaciajn premiojn kaj kunlaboris al la solidiĝo kaj prestiĝo de la esperanta literaturo. Tiu Hispana Opo estis la ĝermo de la posta kaj pli sukcesa Ibera Skolo, al kiu aliĝis aliaj aŭtoroj kiel Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Antonio Valen kaj Abel Montagut. Preskaŭ ĉiuj el la fruaj opanoj seneksplike kaj subite kabeis aŭ iel forlasis la movadon. La spuron sekvis la naskiĝonta Ibera Skolo, bedaŭrinde sen homoj kiel Albert Reyna aŭ Ksavero Moleono, eble la plej viglaj, elstaraj kaj brilaj el la Opo.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software