Plej multe da frazoj en LFN enhavas verban vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale la okazon de ago. Verba vortgrupo konsistas el verbo kaj eventualaj modifiloj kiel adverboj aŭ prepoziciaj vortgrupoj. Plej multe da frazoj enhavas ankaŭ almenaŭ unu substantivan vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale ulon aŭ aĵon. Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj eventualaj modifiloj kiel difiniloj, adjektivoj, kaj prepoziciaj vortgrupoj. En LFN, la subjekto ĉiam staras antaŭ la verbo, kaj la objekto ĉiam post: Plej multe da verboj bezonas subjekton, sed multaj ne bezonas objekton.
Graph IRI | Count |
---|---|
http://dbkwik.webdatacommons.org | 5 |