This HTML5 document contains 6 embedded RDF statements represented using HTML+Microdata notation.

The embedded RDF content will be recognized by any processor of HTML5 Microdata.

PrefixNamespace IRI
n5http://dbkwik.webdatacommons.org/ontology/
dctermshttp://purl.org/dc/terms/
n2http://dbkwik.webdatacommons.org/resource/llFwn4JxyDXomSAf_nfWTQ==
rdfshttp://www.w3.org/2000/01/rdf-schema#
n8http://dbkwik.webdatacommons.org/esperanto/property/
n9http://dbkwik.webdatacommons.org/resource/KHo5JYj5RF9Wg1DjrrW-JQ==
n6http://dbkwik.webdatacommons.org/resource/Zyv63QqXo68oXemTAkj9Rw==
rdfhttp://www.w3.org/1999/02/22-rdf-syntax-ns#
n4http://dbkwik.webdatacommons.org/resource/ydmKO15iQ_HiByCCdoz1Hw==
xsdhhttp://www.w3.org/2001/XMLSchema#
Subject Item
n2:
rdfs:label
Stefano Keller
rdfs:comment
Stefano KELLER estas svisa esperantisto. Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo. Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro Czeizel Endre en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare) [1] en Magyar Nõorvosok Lapja, kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary,
dcterms:subject
n4: n6:
n8:wikiPageUsesTemplate
n9:
n5:abstract
Stefano KELLER estas svisa esperantisto. Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo. Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro Czeizel Endre en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare) [1] en Magyar Nõorvosok Lapja, kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978 [2] en International Journal of Epidemiology, kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun Julinjo kaj Ludoviko Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskitaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo", 8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5. Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la Zurika Stiftung Szondi Institut, studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de Leopold Szondi.