"Jetio estas primato konata precipe en nordo de ampleksaj amerikaj arbaroj. La esta\u0135o estas plej ver\u015Dajne tre inteligenta, kun grandega milde \u011Dibigita staturo kaj sufi\u0109e vila sur la tuta korpo. \u011Ci estas rimarkata tre malofte. 150px|left200px|right La plej konata el \u0109iuj montar-ne\u011Dviroj estas \u011Duste la jetio. En la kvindekaj kaj la sesdekaj jaroj \u011Di estis konsiderata kiel legendo, sed nun, kiam sen\u0109ese plinombri\u011Das pruvoj pri \u011Dia ekzistado kaj multe da kredindaj vid-atestintoj konfirmis, ke ili ekvidis \u011Din, oni ne devas malfermi sin anta\u016D tiu \u0109i apera\u0135o. Jetio trovi\u011Das en nepala teritorio de Himalajo. La plej disvasti\u011Dinta pruvo pri \u011Dia ekzistado estas spuroj. Malgra\u016D tio ke okcidentaj voja\u011Distoj menciis pri ili jam ekde la jaro 1887, la plej grandan atentemon komenci\u011Dis koncentri nur al \u011Diaj"@eo . . . "Jetio"@eo . "Jetio estas primato konata precipe en nordo de ampleksaj amerikaj arbaroj. La esta\u0135o estas plej ver\u015Dajne tre inteligenta, kun grandega milde \u011Dibigita staturo kaj sufi\u0109e vila sur la tuta korpo. \u011Ci estas rimarkata tre malofte. 150px|left200px|right La plej konata el \u0109iuj montar-ne\u011Dviroj estas \u011Duste la jetio. En la kvindekaj kaj la sesdekaj jaroj \u011Di estis konsiderata kiel legendo, sed nun, kiam sen\u0109ese plinombri\u011Das pruvoj pri \u011Dia ekzistado kaj multe da kredindaj vid-atestintoj konfirmis, ke ili ekvidis \u011Din, oni ne devas malfermi sin anta\u016D tiu \u0109i apera\u0135o. Jetio trovi\u011Das en nepala teritorio de Himalajo. La plej disvasti\u011Dinta pruvo pri \u011Dia ekzistado estas spuroj. Malgra\u016D tio ke okcidentaj voja\u011Distoj menciis pri ili jam ekde la jaro 1887, la plej grandan atentemon komenci\u011Dis koncentri nur al \u011Diaj fotografa\u0135oj. En la jaro 1937 F. S. Smyth faris entute la unuajn fotografa\u0135ojn de \u011Diaj spuroj kaj fotoj de Eric Shipton inicis por serioza esplorado. En la jaro 1972 montogrimpistoj el usona ekspedicio trovis sufi\u0109e videblajn piedsignojn, ke eblis el ili fari gipsajn mulda\u0135ojn. Lester Davies, kiu en la jaro 1955 filmis similajn piedsignojn, aldonis al la filmo sian komentarion: \u201EIli estis proksimume 12 \u2013 15 cm profundaj. Mi mem kun filma kamerao kaj dorsosako surdorse pezis proksimume 80 kg kaj miaj spuroj profundi\u011Dis en ne\u011Don proksimume 2,5 \u2013 3,5 cm. Mi ekpensis, ke tio devas esti bele grandega kreitulo!\u201C La\u016D opinio de skeptikuloj temas pri difektitaj spuroj de aliaj, al ni konataj animaloj. Kiel deveninto estas konsiderata montara irbiso, hulmano a\u016D unu specio de tibeta urso, kiu mem estas preska\u016D legendo. Zoologo W. Tschernezky el londona Queen Mary College faris tre detalan analizon de la fotografiitaj spuroj kaj li konfirmis, ke tiuj \u0109i spuroj absolute ne similas al spuroj e\u0109 ne de unu el la menciitaj bestoj. E\u0109 \u0109i tie aperas al ni vid-atestintoj. E\u0109 kiam temas pri civitanoj tre kredindaj, kiuj havas nenian motivon mensogi, mankas pruvaj materialoj en aspekto de fotografioj a\u016D filmoj. Sed malgra\u016D tio la\u016D \u015Derpoj eblas distingi tri speciojn de jetioj: \n* la unua nomi\u011Das DZU TEH kaj \u011Di estas grandega, surkreskita per densa hararo kaj \u011Di man\u011Degas brutaron. \n* la dua specio estas nomata de \u015Derpoj THELMA, kio en traduko signifas \u201Emalgranda viro\u201C. Tiu kriante kuras \u0109i tien kaj reen kolektante bran\u0109ojn. Onidire tute certe temas pri gibono, e\u0109 kiam tiuj \u0109i esta\u0135oj norde de Bramaputro ne trovi\u011Das. \n* la tria specio \u2013 vera ne\u011Dviro \u2013 estas nomata MIH TEH. Tio estas sova\u011Da al simio simila kreitulo surkreskita de nigra a\u016D ru\u011Da hararo, ogro kun klasika stari\u011Do de dikfingro sur la plando kontra\u016D la ceteraj fingroj, movi\u011Danta en altecoj \u0109irka\u016D 6100 m kaj eble pli alte. La faktojn pri la ekzistado de tiu \u0109i specio jam hodia\u016D ne estas nerimarkeblaj, kiel oni faris tion ankora\u016D anta\u016D 30 jaroj. Precipe se neniu venis kun konvinka teorio, kiel klarigi la fotografa\u0135ojn de Shipton a\u016D Hunt. Aliaj kritikas la jeti-ekziston same kiel la ekziston de monstro de Loch Ness. Tiuj bestegoj devas vivi tiome, ke la bestaro povu sen genetikaj difektoj multobli\u011Di. Tioma aro da bestoj (20-50) jam havus signifoplenajn resta\u0135ojn: kadavroj, feka\u0135oj, resta\u0135oj de man\u011Ditaj bestoj kaj aliaj. En la tempo de la fotilaj po\u015Dtelefonoj \u011Di ne povus sin e\u0109 ka\u015Di tro longtempe."@eo . . .