"Viktor But"@eo . . "Viktor But mondkonata rusa armil-komercisto kaj esperantisto naski\u011Dis en soveta Ta\u011Dikio en 1967, poste studis en presti\u011Da militista lingva instituto en Moskvo kaj estis sendita al Afriko kiel milita interpretisto. Post sia reveno li uzis la kaosan situacion lige kun la disfalo de Sovetio, malmultekoste luante kelkajn ekssovetiajn aviadilojn kaj dungante senlaborajn ekssovetiajn pilotojn. La aviadiloj estis poste uzataj por liveri enormajn kvantojn da armiloj al diversaj internaj militoj en Afriko. Poste lia komerca agado rapide vasti\u011Dis, kaj li i\u011Dis unu el la plej konataj armil-komercistoj en la mondo. Pri li Douglas Farah kaj Stephen Braun verkis la libron Merchant of Death (\"Komercisto de la morto\"), kaj parte pri li temis la mondfama filmo Lord of War (\"Lordo de la milito\"), en kiu \u0109efrolis Nicolas Cage. Viktor But longe lo\u011Dis en Belgio, sed en 2002 Interpol dissendis ordonon pri lia aresto, kaj li fu\u011Dis al Rusio. Li fine estis arestita en Tajlando en marto 2008, post longa operacio de la usona kontra\u016Ddroga agentejo DEA. La usonaj sekretaj agentoj sukcesis kapti lin, dum li mem evidente kredis, ke li estis vendonta armilojn al la Kolombia ribela grupo FARC. De pli ol unu jaro en Tajlando da\u016Dras la proceso por ekstradicii lin al Usono."@eo . . "Viktor But mondkonata rusa armil-komercisto kaj esperantisto naski\u011Dis en soveta Ta\u011Dikio en 1967, poste studis en presti\u011Da militista lingva instituto en Moskvo kaj estis sendita al Afriko kiel milita interpretisto. Post sia reveno li uzis la kaosan situacion lige kun la disfalo de Sovetio, malmultekoste luante kelkajn ekssovetiajn aviadilojn kaj dungante senlaborajn ekssovetiajn pilotojn. Pri li Douglas Farah kaj Stephen Braun verkis la libron Merchant of Death (\"Komercisto de la morto\"), kaj parte pri li temis la mondfama filmo Lord of War (\"Lordo de la milito\"), en kiu \u0109efrolis Nicolas Cage."@eo . . .